Читать онлайн
Advokato Patelin

Нет отзывов
David Augustin de Brueys, Jean Palaprat
Advokato Patelin / Triakta proza komedio

PERSONARO

• Patelin, advokato.

• Sinjorino Patelin, edzino de l’ advokato.

• Henriette, ilia filino.

• Guillaume, drapisto.

• Valère, filo de Guillaume, amanto de Henriette.

• Colette, servistino de Patelin, kaj fianĉino de Agnelet.

• Agnelet, paŝtisto de Guillaume, amanto de Colette.

• Bartolin, juĝisto de l’ urbeto.

• Kamparano.

• Du policanoj.

La agado havas lokon en urbeto apud Parizo.

Esperantigitaj nomoj de la personaĵoj.

Patelin, Patelino. – Henriette, Henrinjo. – Guillaume, Vilhelmo. – Valère, Valero. – Colette, Kolnjo. – Agnelet, Ŝafideto. – Bartolin, Bartolino.

AKTO UNUA

SCENO UNUA
PATELIN, sola

Tion mi decidis; hodiaŭ, kvankam tute sen mono, mi volas akiri novan veston. Ha! pravega estas la proverbo: avareco egalvaloras malriĉecon. Kiu do, vidante min tiel malbone vestitan, povus pensi, ke mi estas advokato? Ĉu ne ŝajnas kvazaŭ mi estus malriĉa instruisto en tiu ĉi urbeto? Antaŭ dek kvin tagoj foririnte de l’ vilaĝo, kie mi loĝis, kaj ekloĝinte tie ĉi, mi esperis, ke ĉi tie mi faros pli bonajn aferojn; sed ili estas pli kaj pli malprofitaj. Mia dekstra najbaro, mia baptano, estas la ĉi-tiea juĝisto; tamen neniu komisias al mi eĉ plej malgrandan proceson! Maldekstre loĝas riĉa drapisto, kaj mi ne havas monon por aĉeti malbelan veston! Ha! malfeliĉa, malfeliĉa Patelin! kiamaniere vi kontentigos vian edzinon, kiu postulegas, ke vi edzinigu vian filinon? ho ve! kiu volos edziĝi je ŝi, vidante tian ĉifonulon, kia vi estas? Devigate vi uzos artifikaĵon… Jes, mi penu lerte por akiri senpage bonan drapan veston en la butiko de sinjoro Guillaume, nia najbaro. Se nur mi povus preni sur min la ŝajnon de riĉulo, anstataŭ malakcepti mian filinon, oni… (ekvidas sian edzinon) Jen estas mia edzino kun sia servistino; ili interbabilas pri mia ĉifonvesteco; mi aŭskultu nevidate (sin kaŝas).

SCENO II
PATELIN, SINJORINO PATELIN, COLETTE

SINJORINO PATELIN. Nu, Colette, mi ne volis paroli kun vi hejme, timante ke mia sentaŭgulo edzo subaŭskultos nin.

PATELIN (al si). Jen pri mi!

SINJORINO PATELIN. Sciigu al mi, de kie mia filino ricevas monon por sin vesti tiel orname.

COLETTE. Kredeble via edzo donas al ŝi…

SINJORINO PATELIN (interrompas). Mia edzo! li ne havas eĉ monon por vesti sin mem!

PATELIN (al si). Estas vere!

SINJORINO PATELIN. Mi fordankos vin, kaj vi ne edziniĝos je Agnelet, via fianĉo, se vi ne tuj konfesos al mi la plenan veron.